9.3.05

Alegorio de la kravato
- Allégorie de la cravate


Jen traduko de l'allégorie de la cravate, kiun mi taksas sufiĉe interesa:

KUNDERA: "la vorto "kiĉ" montras la sintenon de tiu, kiu celas nepre plaĉi al la plimulto. Por plaĉi, necesas konfirmi kion ĉiuj volas aŭdi, servi antaŭjuĝojn. La "kiĉo" estas la traduko de la stulteco de antaŭjuĝoj en la lingvon de beleco kaj emocio... Ĉar necesas plaĉi, kaj tiel akiri la intereson de la plimulto, la amaskomunika estetiko estas neeviteble tiu de la "kiĉo", kaj iom post iom, pere de la amaskomunika trudiĝo en onian vivon, la "kiĉo" iĝas onia estetiko kaj ĉiutaga moralo".

Kio estas pli "kiĉa" ol kravato? Eble rapmuzikista kaskedo...?

La alegorio de la kravato, estas la historio de tiu viro trovita pendumita per lia kravato, la pantalono ĉe la piedoj, en la necesejo de lia laborejo: ĉu temis pri sinmortigo, pri laborakcidento, pri senespera gesto de siestfanatikulo? La viro ĉiutage siestis en la necesejo (unika loko, kie li certis, ke li ne estos malkovrita). Necesejo estas ne tre taŭga loko por siesto: la kapo de nia ulo regule falis, kio lin vekis ĉiuokaze. Li tiam pensis (la vera pigrulo havas geniecon, kiun la aliaj nek imagas, nek komprenas) pri fiksi sian kapon al la akvujo per sia kravato (tiu damna kravato ja utilu je io). Bedaŭrinde, li iam glitis de la sidilo kaj mortis.

Kiu vestas kravaton vestas la penison de la patro
teksto de François Dor, julio 1998

La povo rilatas al patro: ni vivas en socio kie la aŭtoritato estas patreca.
Ĉi-socio havas sian uniformon, la vestkompleto, kaj materialiĝas eĉ pli videble en iu vesta kromaĵo, la kravato. Bankoj, industrioj, administradoj, politikaj aŭ amaskomunikaj esprimejoj, povlokoj estas kie tiu tuko ĉeestas. La kravato estas simbolo de povo, kaj la povo en la socio ne eblas sen kravato: la patro-eco ne eblas sen peniso, intence montrita.

Kiu vestas kravaton vestas la penison de la patro, ĉiu povperanto vestas la penison de la estro. Sekretarioj, akceptistoj, entreprenanoj tuj respektas nekonatulon, klienton, proviziston, reklamiston nur se ri prezentas al ili la bildon de "patro-estro", kun la kompleto, la kravato, kaj mienaĉo. La tribo de la patro surgenuiĝas antaŭ la emblemo de la estro.

Tuŝi la patran totemon, certiĝi pri la penisa povo, estas certiĝi pri ĝia povo. Pro tio tuj antaŭ povmomento (renkonto, negociado, kontraktosubskribo) ili ĉiuj alĝustigas, seriozmiene, siajn kravatojn, certiĝante pri bone kuntirita nodo, pri senfalda tuko bone streĉita: pri signo de densa povo.

Kiam la estro vidas siajn povemblemojn malaperi, lia peniso same svenas: estas la prostatoj de Mitterrand, Mobutu kaj aliaj. Ni fakte vivas en tre primitiva socio!

Kiu vestas kravaton vivas per la peniso de la estro, konsentas kun la aŭtoritata socio, iĝas siavice peranto de la patreca povo, solidigas tiun strukturon, pravigas ĝin, pluestigas ĝin. La faristo, la manlaboristo, la eta dungito, la ekspluatito, ĉiuj senkravatuloj pistiĝas fare de la patro-kapitalo: pro tio oni ankaŭ vestas la povsimbolon de la patro por kaŝi sian senkapablon lin faligi.

Kiu vestas kravaton konsentas kliniĝi laŭ la leĝo de la plej forta, de la juna dungito buntkravata, simpatia amuzulo, kiu ŝajnas vivi sian kastron bonhumore, ĝis la ordonanto, seka kaj griza propaganto de la monaŭtoritato antaŭ kiu ĉiu kliniĝu.

La funkcio de entrepreno estas amasigi kapitalon profite al la patro. La funkcio de la kravatulo estas forigi de la entrepreno ĉion, kio malhelpas al amasigo de kapitalo. Londono dumlonge estis la unua financloko de la planedo, la centro de iu mondo, de la plej granda imperio. La kapitalista ekspluato de la kolonioj, pleja, reprezentiĝis notinde per la fama melon-ĉapelo de la dungitoj de la "City". Tiu balano nuda, penisa, elstaranta kaj malmola simbolis senkaŝe la fikadon de la mondo fare de la financuloj preskaŭ orgasmecaj.

Socio, kiu vestas kravaton estas socio, kiu obeas al la patro kaj sklaveme kopias lian povon, estas socio infaneca. Tiu ĉekola ŝnuro evidentigas la strangolon de la Mi: la kravato tiel formas la uniformon de la fiuloj, bienvendistoj, politikistoj, bankistoj, kaj ĉiaj monzorgistoj, kiuj, por malhonesti laŭleĝe, kaŝiĝos, neatakeble, malantaŭ la penison de la patro, kiu ilin vestigos. Jen kial estas devigata por politikistoj vesti estropenison en asembleo [estas devigata vesti kravaton en Francio en la Nacia Asembleo -kaj "havi diskretan ŝminkaĵon" por la virinoj]: la tabua totemo, sensuspektiga, ebligas fiumi.

La parlamentanoj ne kapablas elpensi kaj starigi reformojn necesajn, ĉar ili senfine kopias la patripovan socion, kiu ŝtelas de ni kaj kiun ni rifuzas. [...]

La devigata ĉekola nodo signas la strangolon de nia blokita socio. La kreantoj ne vestas kravaton, rifuzas nodi la ŝnuron de la estro ĉe la kolo: ili ne plukopias la patrecan socion, sed inventas alian mondon.

Kravato figuras la penison de la patro. Tiuj, kiuj ĝin vestas estas knaboj, perversaj aŭ senpotencaj, sed ĉiam infanecaj propagantoj de iu socio de fiuloj. Pro tio, post la revolucio de la senkulotuloj [tiel oni nomis la revoluciantojn en Francio, 1789], la venonta estos tiu de la senkravatuloj.
[...]

Aliaj interesaj tekstoj ĉe Kontraŭlaboro (fr)- d'autres textes intéressants sur Antitravail

Et encore d'autres - Kelklingvaj ligoj ĉe Kontraŭĉio ;)

0 Komento(j) / Commentaire(s)

Enregistrer un commentaire

<< Home