3.5.05

Feliĉo 'stas varma pafil'

Dank'al Jeb Bush, neniam la orienta parto de Usono estis tiel proksima de la "Far West".

En Florido, kiel en ĉiu ŝtato de Usono, ili havas ŝtatestron. Sed en Florido, ili havas konkursan ŝtatestron, t.e. Jeb Bush, la frato de George, kiu siaflanke estras la ŝtatestrojn.

En Florido, ili ne nur havas konkursan ŝtatestron. Ili ankaŭ havas sunon. Kaj kun la suno, aron da emerituloj, kiuj ne ŝatas pluvon. Kaj la emeritulo kiu ne ŝatas pluvon ofte havas grandan domon kun multaj aferoj monvaloraj ene. Ĉar la emeritulo laboris sian tutan vivon por povi morti en sia domo subsuna kun multaj multekostaĵoj ene.

En Florido, ili ankaŭ havas aron da malpli riĉaj homoj, kiuj venas el landoj, kie grandaj domoj kun valoraĵoj ene, oni ne vere scias, kio estas, krom tiuj, kiujn oni vidis televide, kaj kiuj tre enviigas.

Tial, en Florido, la maljunaj riĉuloj timas, ke la junaj malriĉuloj venu en iliajn domojn por ŝteli multekostajn aferojn. Ĉar la malriĉuloj, pro televidspektado, ekvolis havi riĉulajn aĵojn.

Tial, en Florido, ekzistas iu leĝo, kiu permesas pafi ĉion, kio tro alproksimiĝas al sia domo. Ekzemple, se malriĉulo eniras ĉe riĉulo sen esti sonorinta, la riĉulo rajtas mortigi la malriĉulon. Tiel estas.

En Florido, dank'al ilia konkursa ŝtatestro, ili havas ekde lastsemajne novan leĝon. Ĝi permesas ankaŭ pafi homojn surstrate kiam oni sentas sin mincacita. Oni eĉ ne plu bezonas atendi esti hejme por povi mortigi iun. Ekzemple, se iu venas ŝteli aŭtomobilon, kies posedanto sentas sin minacita, tiu rajtas mortigi la aŭtoŝteliston.

En Florido, la National Rifle Association [pafila lobio] tre kontentas. Oni ja sin demandas kial... (artikolo Reuters, "Florida Governor Signs Deadly Force Law")


Origina ligo

0 Komento(j) / Commentaire(s)

Enregistrer un commentaire

<< Home