4.5.05

Printemp'

Odoras strofoj de l'printemp' ,
Perfidita eĉ ne de l'temp'
Odoras la verda floriĝ'
Kiel amika renkontiĝ'
Odoras reven' de amik'
Kiu foriris pro abdik'
Rilate al ina kreskaĵ'

Odoras bubaro sen fat'
Pluludas ĝi sur trotuar'
Kaj demandiĝas sen kompat'
Kia estos post unu jar'
Odoras ĉi-tie naskiĝ'
Odoras tie geedziĝ'
Kaj la feliĉ', forlasinta
Kaj la feliĉ', revenonta

Kaj odoras festa nomad'
Ĉe iu fajro substela
Kiu sin lasas al revad'
Pri la somer', la plej bela
Odoras fakte putra tuk'
Kiu, laca pro la ŝirmad',
Tamen staras kontraŭ l'kaduk'
Por la fakul' pri obstinad'

Kaj mi, ĉisezone, inter vintro kaj somer', mi memoras:
Jam de unu jaro vi min forlasis.
Jes, mi, en ĉi sezono, inter vintro kaj somer,' mi konscias,
Ke vin forgesi mi ne tuj sukcesos.

Origina teksto, el "Irfan (la heroo)", de les Ogres de Barback

Aldono: mp3

Ravo

7 Komento(j) / Commentaire(s)

Anonymous il cocco (iomete ebria) skribis...

esperanto bezonas originalajn verkaĴojn.

Vi valoras, tifen.

verku, verku.

05 mai, 2005  
Anonymous il cocco (fakte tute ebria) skribis...

ĵ...

fek'

05 mai, 2005  
Blogger Gebeleizis skribis...

Sonas al mi pli kiel kanto ol kiel poem' ;-).

05 mai, 2005  
Blogger tif skribis...

Cocco=> mi fakte iom pli facile verkas Elingve ol franclingve, sed tamen pene...
Gebeleizis=> Estas ja kanto, kaj ecx kanzono, de tiu grupo 4-gefrata grupo 'les Ogres de Barback', kun cxefe akustikaj muzikiloj.
Mi provos aldoni ligon al .mp3 aux .ogg (por ke Cocco ne pauxtu :) )

05 mai, 2005  
Blogger festo2005 skribis...

Tif: fakte havis problemon por meti la mp3, sed mi reprovos cxi-vespere. Interalie multe sxatis la kanto.

Domagxe ke ne eliris la 1an tagon de printempo. Por unuan tagon de somero estas "3 peitites notes" tradukinda !

Cyr.

PS:
http://www1.france-jeunes.net/paroles-cora.vaucaire-trois.petites.notes.de.musique-718.htm

06 mai, 2005  
Blogger festo2005 skribis...

Ce commentaire a été supprimé par un administrateur du blog.

06 mai, 2005  
Blogger tif skribis...

Cyr, cxu vi povos sendi al mi la muzikon de "3 petites notes"?
aliparte, mi demetis la duoblan komenton... :)

06 mai, 2005  

Enregistrer un commentaire

<< Home