15.4.08

Dernières nouvelles du bourbier

Lecture d'une nouvelle d'Alexandre Ikonnikov, "Bruits matinaux"




О России, канечно.

"Matenaj bruoj" el la novelaro "Lastaj novaĵoj el la kotejo", de Aleksandr Ikonnikov.

Vekilo.
Necesuja sidilo.
Telefono. Respondilo.
– Bonan tagon, kara. Estas Olja. Grandan dankon pro via subskribo de la eksedziĝaj paperoj. Mi iros al Kipro kun mia amiko. Mi lasis la ĉekon al via patrino.

Zumado de la elektra razilo.
Plaŭdo de la akvo en la lavkuvo.
Telefono.
– Vadik, estas Serioga. Nenion mi povis fari. La ĉefo subskribis vian maldungon. Se vi iros ĉe niaj konkurentoj, ne forgesu min. Redonu la ŝlosilon de via oficejo al la akceptejo. Ĝis!

Susurado de la boligilo.
Risorto de la panrostilo.
Telefono.
– Ĉi-tie Maria Ivanovna. Vadim Injateviĉ, miaj gepatroj ne venos post semajno, kiel ili promesis, sed postmorgaŭ. Necesus ke vi liberigu la apartamenton jam morgaŭ, por ke mi povu purigi. Vi povas lasi la ŝlosilojn en la leterkeston. Mi bedaŭras. Ĝis revido.

Bruo de la aŭtoj sur la strato.
Ŝuklakoj en la enirejo de la konstruaĵo.
Telefono.
– Ĉi-tie Serioga. Denove mi. Mi tute forgesis. Al la oficejo redonu ankaŭ la ŝlosilojn de la aŭto. La ĉefo bezonos ĝin morgaŭ. Ĝis!

Ĉifado de paperoj.
Knaro de la ŝrankopordo.
Telefono.
– Estas mi. Ĉu vi rekonas min? Mi ne povis trovi iun ses-kuglan. Vi prenu iun sep-kuglan. Estos ducent pli. Hodiaŭ, ĉe kutima loko.

Bato de la fenestrokadro, kiun iu grande malfermis.
Du paŝoj sur la fenestrobordo.
Falo sur la asfalton, kelkajn etaĝojn sube.
Krioj.
Telefono.
– Bonan tagon. Mi estas reprezentanto de la firmao "Vivi kun rideto". Permesu al mi gratuli vin, Vadim Injateviĉ. Vi gajnis du tubojn de nia nova refreŝiga vizaĝokremo. Kaj se vi sendas al nia adreso ĉekon de cent-kvardek rubloj, vi havos ŝancon gajni nian super-premion: la novan pulvosuĉilon Turbo-3000...

Libellés : , , ,

0 Komento(j) / Commentaire(s)

Enregistrer un commentaire

<< Home