18.6.08

Atendante julion / avant juillet

Atendante julion kaj mian ekbicikladon al IJK laŭ riveroj (notinde laŭ Danubo), mi kun amikino iom rajdis ĉi-semajnfine, promen- kaj trejnocele. Estis okazo bivaki dufoje, ĉu senkule, ĉu kun...
Sed fakte ĉio tio probable estas preteksto por konigi tiun bonegan retejon -kvankam foje malrapidan- openrunner.com, kiu malgraŭ ĝia angleca nomo, estas franca (kaj kelklingva, almenaŭ koncerne la priskribojn de la itinero).

Post IJK mi ne certas pri tio, kion mi faros, ĉu mi iom tuje reiros laŭ sama vojo, ĉu mi enbusigos mian -renovigitan- biciklon por trafi MIROn, ĉu mi poste revenus tra Italio...
Mi eble ankaŭ ne tro prokrastu mian revenon, ĉar senlaborula administracio ne emas doni al mi monon dum miaj ferioj, kaj ĝi pli kaj pli policumaĉas...



En attendant juillet et mon départ pour l'IJK ([iyoko], festival d'espéranto) à la frontière austro-hongroise via l'eurovélo6 (merci Tonton), je remets mon vélo à neuf (si les pièces veulent bien arriver...) et je profite de la rando/balade du ouikène dernier pour vous présenter openrunner.com, qui, malgré son vilain nom, est un outil bien pratique (oui, vous avez le droit de vous en foutre).

Que la joie vous emporte, всего хорошего!

Libellés : ,