15.1.08

Vidvino kaj feliso

Jen malnova traduko, el "La veuve et le félin" de Joyeux Urbains, ektradukita helpe de Rubulo

Maljuna vidvin' je la kvara
supreniras la straton pene
La mondo rapidegas,
sed iras ŝi malrapide.
Malantaŭ ŝi pezas la fat'
de la vivo, kaj la sako,
manĝaĵon ŝi portas al kat',
verŝajne la lasta kunulo

Maljuna vidvin' je la kvina
atingas sian hejmon
kaj malgraŭ la mondo bonfarta
jaroj dispremas ŝian korpon.
Maljuna kateg' je la kvina
sentas, ke proksimiĝas la fin'
Milde la mondon forlasas,
forlasas korpon sen anim'

Maljuna vidvin' je la sesa
treme atestas la morton
nigre-blankas vivado ŝia
kvankam la mondo pentras bunton
Forviŝas ŝi vanan larmeton
kaj lastafoje sin kuŝas
ŝi montras feliĉan rideton
ĉar ŝi la katon retrovas.

11.1.08

Antaŭjara provaĉo

Kial do verki poemon
se oni ne sentas emon?
Respondos tuj la jena pled':
virinallogo, jes ja sed
ĉu fariĝi virinkaptil'
sendepende de bona stil'?

Ofte la esperantista verk'
tro similas al aĉa sterk'
Tro malofte la versotrik'
ne emigas al tuja strik'...

Kaj kion mi verku, damne?
Ĉu stancon pri la makadam'? NE!
La temo flankiĝus al strat'
ĉe l'umbilik' tuj ekus grat':
al longa vojo mi emas...

Jen do pri kio temas:
mia fartaĉo estas nur
pro tiu granda kvazaŭmur'
kiu malhelpas min vagi
sed ja manĝon endas pagi...

Sed verki min ekamuzas
Kvankam ne min la am' uzas...