22.5.05

Lŭarborde #02


Ja ne estas la Danubo, "sed tamen"...

18.5.05

Disiĝa temp'...


L'infano enbraka, l'eksino enspegula...
(dekstra klako, "vidi la bildon")

10.5.05

Civita malobeo




Fotita dum proceso de falĉintoj de genetike modifita maizo.

Kiam estraro maljustas, estas devo malobei je ĝiaj fiaj leĝoj.
Eĉ prizonpreze...

4.5.05

Printemp'

Odoras strofoj de l'printemp' ,
Perfidita eĉ ne de l'temp'
Odoras la verda floriĝ'
Kiel amika renkontiĝ'
Odoras reven' de amik'
Kiu foriris pro abdik'
Rilate al ina kreskaĵ'

Odoras bubaro sen fat'
Pluludas ĝi sur trotuar'
Kaj demandiĝas sen kompat'
Kia estos post unu jar'
Odoras ĉi-tie naskiĝ'
Odoras tie geedziĝ'
Kaj la feliĉ', forlasinta
Kaj la feliĉ', revenonta

Kaj odoras festa nomad'
Ĉe iu fajro substela
Kiu sin lasas al revad'
Pri la somer', la plej bela
Odoras fakte putra tuk'
Kiu, laca pro la ŝirmad',
Tamen staras kontraŭ l'kaduk'
Por la fakul' pri obstinad'

Kaj mi, ĉisezone, inter vintro kaj somer', mi memoras:
Jam de unu jaro vi min forlasis.
Jes, mi, en ĉi sezono, inter vintro kaj somer,' mi konscias,
Ke vin forgesi mi ne tuj sukcesos.

Origina teksto, el "Irfan (la heroo)", de les Ogres de Barback

Aldono: mp3

Ravo

3.5.05

Feliĉo 'stas varma pafil'

Dank'al Jeb Bush, neniam la orienta parto de Usono estis tiel proksima de la "Far West".

En Florido, kiel en ĉiu ŝtato de Usono, ili havas ŝtatestron. Sed en Florido, ili havas konkursan ŝtatestron, t.e. Jeb Bush, la frato de George, kiu siaflanke estras la ŝtatestrojn.

En Florido, ili ne nur havas konkursan ŝtatestron. Ili ankaŭ havas sunon. Kaj kun la suno, aron da emerituloj, kiuj ne ŝatas pluvon. Kaj la emeritulo kiu ne ŝatas pluvon ofte havas grandan domon kun multaj aferoj monvaloraj ene. Ĉar la emeritulo laboris sian tutan vivon por povi morti en sia domo subsuna kun multaj multekostaĵoj ene.

En Florido, ili ankaŭ havas aron da malpli riĉaj homoj, kiuj venas el landoj, kie grandaj domoj kun valoraĵoj ene, oni ne vere scias, kio estas, krom tiuj, kiujn oni vidis televide, kaj kiuj tre enviigas.

Tial, en Florido, la maljunaj riĉuloj timas, ke la junaj malriĉuloj venu en iliajn domojn por ŝteli multekostajn aferojn. Ĉar la malriĉuloj, pro televidspektado, ekvolis havi riĉulajn aĵojn.

Tial, en Florido, ekzistas iu leĝo, kiu permesas pafi ĉion, kio tro alproksimiĝas al sia domo. Ekzemple, se malriĉulo eniras ĉe riĉulo sen esti sonorinta, la riĉulo rajtas mortigi la malriĉulon. Tiel estas.

En Florido, dank'al ilia konkursa ŝtatestro, ili havas ekde lastsemajne novan leĝon. Ĝi permesas ankaŭ pafi homojn surstrate kiam oni sentas sin mincacita. Oni eĉ ne plu bezonas atendi esti hejme por povi mortigi iun. Ekzemple, se iu venas ŝteli aŭtomobilon, kies posedanto sentas sin minacita, tiu rajtas mortigi la aŭtoŝteliston.

En Florido, la National Rifle Association [pafila lobio] tre kontentas. Oni ja sin demandas kial... (artikolo Reuters, "Florida Governor Signs Deadly Force Law")


Origina ligo

De la naŭa...

Vinon mi drinkis
de la naŭa kaj duono
ĝis la nuna, kaj nenio.
Neebrien mi sinkis.